Papua montokolombo
Aspekto
Papua montokolombo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Gymnophaps albertisii (Salvadori, 1874) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Papua montokolombo (Gymnophaps albertisii) estas birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas turtojn kaj kolombojn. Temas pri granda kolombo kiu estas loĝanta kaj reproduktanta birdo endemisma en Indonezio kaj Papuo-Nov-Gvineo. Ĝi estas unu el la tri specioj en la genro Gymnophaps.
Ties natura medio estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montetoj.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Temas pri malhelblua kolombo kun tre rimarkindaj flavaj senplumaj makuloj ĉirkaŭ la okuloj. La beko estas ruĝa, longa kaj iom subenkurbita. Ankaŭ la kruroj estas ruĝaj.
Referenco
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Gymnophaps albertisii. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. 24a Julio 2007.